团结和谐    群策群力    与时俱进

李士俊


尊敬的各位领导,同志们,朋友们!

今天,我们在这里纪念中华全国世界语协会六十华诞,要我代表获得终身成就奖的老同志讲话,我感到十分荣幸,又深感歉愧。作为一名战斗了七十二年的世界语老兵,感慨良多。

中国的世界语运动也有了一百多年的历史。她得到了中国进步人士的关爱支持,走出了一条具有中国特色的道路。蔡元培、胡愈之、巴金、叶籁士、陈原、楚图南、柴泽民等无数世界语先辈为我们树立了榜样;毛泽东、胡乔木、陈毅、鲁迅、郭沫若、茅盾、谢冰心、卢嘉锡等领袖和社会知名人士赞成世界语。上世纪三十年代我们的前辈提出了“为中国的自由解放而用世界语”的战斗口号;解放后出版了《人民中国报道》世界语月刊和三四百种世界语书籍,向世界介绍我国历史、科学、文化、文学以及 社会主义革命和建设。记得在五十年代,《人民中国报道》的文章有百分之80被各国读者翻译、转载或用作写作、讲话、教学、学习、研究的资料。我们不能忘记英国的作家威廉·奥尔德,法国的罗比诺、美国的哈尔蒙、日本的由比忠之进、宫本正男、梅田善美、竹中治助等先生、德国的麦尔院长、邵德尔校长、南斯拉夫的斯波门卡女士、捷克的资深共产党员布尔达·鲁道夫、保加利亚的考瓦切夫、芬兰的卡委纽斯、比利时的吉斯林等等许多外国朋友给了我们可贵的帮助,吉斯林先生还将50万美金遗产捐赠给了我们的杂志。我们不能忘记那些朋友。

为建立全国性的世界语组织,从三十年代起大家便一直努力,直到解放后的1951年才成立了中华全国世界语协会。没有共产党和人民政府的领导和支持,不会有我国世界语运动的发展。1963年举行了世界语工作展览会,得到了陈毅副总理等国家领导人的称赞和支持。他指示大家要把北京变成国际世界语运动的一个中心,在北京召开国际世界语大会。此后,我们不但举办了多次全国世界语大会和世界语学术论坛会,还成功地举办了71届和89届国际世界语大会、太平洋地区世界语大会,第一届亚洲世界语大会和青年世界语大会。

由于本世纪初纸版《中国报道》和《世界》杂志调整出版文种和内容,高校世界语教学研讨会和高校世界语教师培训班的停顿等等,人们觉得我国的世界语运动落入低潮。但是,近年来也出版了一系列中国文学作品的世界语译本和新的世界语学习用书,国际教师协会中国分会在我国的活动增加了,东北地区、武汉、山东的世界语活动都有进展,参加国际世界语大会的人数没有减少,能够用世界语与外国联系的人不少,而且还有一些个人出国参加世界语活动,不时有外国世界语者前来访问。大家不要悲观失望,而是要更加积极努力地学习、研究和应用世界语,做出新的成绩,用更多事实证明世界语是良好的国际交际工具。

国际交际语言问题的解决需要一个漫长的时期,不可性急,但需要积极努力推进。我们现在的力量还薄弱,需要很好地团结,避免无谓的纷争内耗。希望大家在新的历史时期,制定新的工作策略和计划,团结和谐,群策群力,与时俱进。

谢谢大家!

 

 

EN SOLIDARECO KAJ
HARMONIO, NI PENU POR PROGRESO EN
NOVA STADIO

Li Shijun

Estimataj gvidantoj, karaj samideanoj kaj amikoj!

Hodiaŭ, okaze de celebro de la sesdekjariĝo de ĈEL, al mi estas taskita parolado en la nomo de la veteranaj samideanoj gajnintaj la premion por tutviva kontribuado, kaj mi sentas grandan honoron kaj ankaŭ mian mankon de kompetenteco. Kiel veterana soldato de Esperanto batalinta sepdek du jarojn, mi forte emociĝas.

La ĉina Esperanto-movado jam havas historion de pli ol jarcento. Ŝi ricevis amzorgon kaj subtenadon de ĉinaj progresemuloj kaj kreis sian vojon kun ĉina karakterizaĵo. Cai Yuanpei, Hujucz, Bakin, Ĵelezo, Chen Yuan, Chu Tunan, Chai Zemin kaj multaj aliaj pioniroj donis al ni bonajn ekzemplojn; Mao Zedong, Hu Qiaomu, Chenyi, Lusin, Guo Muoruo, Mao Dun, Xie Bingxin, Lu Jiaxi kaj multaj gvidantoj de diversaj rondoj kaj sociaj famuloj favoris Esperanton. En la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, niaj pioniroj elmetis la batalan sloganon “Per Esperanto por la liberigo de Ĉinio!” kaj post la Liberigo de Ĉinio eldoniĝis la Esperanta monata revuo El Popola Ĉinio kaj  pli ol 300 Esperantaj libroj por preezenti al la mondo la historion, sciencojn, kulturon kaj literaturon krom la socialismaj reevolucio kaj konstruado de Ĉinio. Mi memoras, ke en la kvindekaj jaroj, okdek procentoj de la  artikoloj de El Popola Ĉinio estis represitaj, elesperantigitaj en naciajn lingvojn aŭ utiligitaj por fari paroladojn, instruadon kaj studon. Ni ne povas forgesi la anglan verkiston William Auld, la francinon Robineau, usonan sinjoron Harmon, japanajn s-rojn Juji Ĉunoŝin, Miyamoto Masao, Umeda Yoŝimi, Takenaka Ĝisuke k. a., germanajn hospitalestron Karlo Majer kaj  lernejestron Schodel, jugoslavian s-inon Spomenka Ŝtimec, ĉeĥan veteranan komuniston Burda Rudolf, bulgaran s-ron Kovaĉev, finlandan ĵurnaliston Kavenius, svedan ĵurnaliston Adamson, belgan s-ron Gislin kaj multajn aliajn eksterlandajn amikojn, kiuj donis al ni valorajn helpojn; kaj s-ro Gislin eĉ heredigis al nia redakcio duonmilionon da dolaroj. Neniam ni forgesos la amikojn.

Por fondi tutlandan Esperantan organizon, ĉinaj esperantistoj klopodadis ekde la tridekaj jaroj de la lasta jarcento kaj nur en 1951-a post la Liberigo fondiĝis la Ĉina Esperanto-Ligo. Sen la gvidado kaj subtenado de la Kompartio kaj la popola registaro, ne povis disvolviĝi la ĉina Esperantomovado. En la jaro 1963, okazis ekspozicio pri nia Esperanta laboro, kiu ricevis laŭdon kaj aprobon de vicĉefministro Chen Yi kaj aliaj ŝtatgvidantoj. Vicĉefministro Chen instrukciis, ke ni turnu Pekinon en unu el la internaciaj Esperanto-centroj kaj okazigu UK en nia ĉefurbo. Sekve de tio ni okazigis plurajn landajn kongresojn kaj simpoziojn de Esperanto kaj sukcese okazigis la 71-an kaj 89-an UK, la 5-an Pacifikan Esperanto-Kongreson, la Unuan Azian Esperanto-Kongreson kaj Junularan Kongreson.

Pro ĉeso de la papera eldono de El Popola Ĉinio kaj La Mondo, halto de la Societo pri Esperanta Instruado en Superaj Lernejoj kaj la Kurso por Elbako de Instruistoj por Superaj Lernejoj k.a. oni sentas malfluson de la ĉina Esperanto-movado. Sed en la lastaj jaroj eldoniĝis serio da ĉinaj literaturaj verkoj kaj lerniloj en Esperanto, la Ĉina Sekcio de ILEI pliaktiviĝis, progreesis la Esperantaj aktivadoj en la Nordoriento, Wuhan, Shandong-Provinco k. a. lokoj, nemalmultiĝis la ĉinaj partoprenantoj de UK, aktivadas nemalmultaj interligantoj kun alilandaj esperantistoj kaj de tempo al tempo nin vizitas fremdlandaj esperantistoj. Ni ne estu pesimistoj, sed aktive klopodu por lerni, studi kaj praktiki Esperanton, kaj pruvi la taŭgecon de Esperanto kiel bona internacia komunikilo.

La solvo de la problemo pri internacia lingvo bezonas relative  longan tempon, do ne estu malpaciencaj, kaj tamen ni devas aktivadi pozitive por antaŭen puŝi la aferon. Ni ankoraŭ ne estas potencaj kaj bezonas aktivi solidare kaj eviti senutilan konsumon de nia energio. Mi esperas, ke por la nova stadio, ni ellaboros novajn taktikon kaj planon por progresadi solidare kaj harmonie en la nova stadio.

Dankon!